Kukabaraoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
genroj
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Kukabaraoj estas la birdoj de la genro Dacelo, de la familio de Halcionedoj. Ili estas tre grandaj (ĉirkaŭ 43 cm altaj) teraj arbalcionoj indiĝenaj de Aŭstralio kaj Novgvineo kaj la plej grandaj de ties familio. Ties popola nomo estas lingva prunto el la vorto de lingvo Wiradjuri guuguubarra, kio estas onomatopea de ties alvoko. La nomo Dacelo estas anagramo de la vorto Alcedo, genro de la sama superfamilio, kiu enhavas la alcionon.
Tiuj aŭstralaziaj birdoj estas tre konataj pro siaj nekonfuzeblaj alvokoj, kiuj estas nekredeble kiel laŭta, eĥoa homa rido; afabla, kvankam iom histeria, amuza ĉe la tre konata Ridema kukabarao (Dacelo novaeguineae); kaj manieca rido ĉe la iome pli malgranda Bluflugila kukabarao (Dacelo leachii). Ili troviĝas ne nur en aridaj areoj, sed ankaŭ en apudurbaj kaj loĝejaj areoj apud fluanta akvo kaj facila manĝodisponeblo.
Ili montras iome da seksa duformismo, ĉar la inoj estas iome pli grandaj kaj pli senkoloraj.