Kurumo | |
---|---|
sporto • sporta konkurso • sporta fako | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Sporta vetkuro[1], kurkonkurenco aŭ kurumo[2] estas konkuro pro rapideco, laŭ objektiva kriterio, kutime horloĝo aŭ specifa punkto. La konkurantoj en vetkurado klopodas por kompleti difinitan taskon en la plej mallonga kvanto de tempo. Tipe tio inkludas trapasi ioman distancon, sed povas esti ankaŭ aliaj taskoj krom la rapido por atingi difinitan celon.
Tempo-kurumo[3] estas ebenkura, bicikla k.a. kurumo, en kiu oni mezuras per klikhorloĝo la tempo-rezulton de ĉiu partoprenanta konkursanto.
Dromo estas kurejo aŭ veturejo, tio estas instalaĵo konstruita por kurkonkurenco de vehikloj, atletoj, aŭ animaloj (ekz. por ĉevalvetkuro aŭ levrelkurado). Depende el la tipo de kuranto, oni povas paroli pri hipodromo, aŭtodromo ktp.
Vetkurado povas esti kurata konstante el komenco al fino aŭ povas esti farata laŭ eroj nome etapoj.