Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Kvantizanto

Kvantoro, kvantizanto[1]kvantigilo estas signo en la predikata logiko, kiu signas kiomon da objektoj havantaj iun econ. En la klasika logiko, oni uzas nur du kvantizantojn: la ekzistan kvantizanton (signatan per ∃) kaj la universalan kvantizanton (signatan per ∀). La ekzista kvantizanto signas, ke la econ havas almenaŭ unu objekto, dum la universala kvantizanto signas, ke la econ havas ĉiuj koncernaj objektoj.

La eco estas esprimita per malfermita formulo, t.e. formulo, kiu entenas neligitan variablon.

En la plej simpla kazo, tio estas unu-argumenta predikato. Kiam oni aldonas kvantizanton komence, oni ligas la variablon, kaj la formulo iĝas fermita, t.e. ĝi iĝas logika propozicio.

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: kvant/iz/ant/o

Previous Page Next Page






مكمم Arabic Квантор Bulgarian Quantificador (lògica) Catalan Kvantifikátor Czech Kvantor Danish Quantor German Quantifier (logic) English Cuantificador Spanish Kvantifikatsioon (loogika) ET Zenbatzaile (logika) EU

Responsive image

Responsive image