Kvar-Minaretoj Cārminār | ||
monumento • moskeo | ||
---|---|---|
Bazaj informoj | ||
Loko | Hajderabado | |
Geografia situo | 17° 21′ 42″ N, 78° 28′ 29″ O (mapo)17.3616069278.47465723Koordinatoj: 17° 21′ 42″ N, 78° 28′ 29″ O (mapo) | |
Religia aliĝo | Islamo | |
Jaro de konsekro | 1591 | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitekto(j) | Mir Momin Astarabadi[1][2] | |
Arkitektura tipo | preĝejo | |
Arkitektura stilo | Hindo-Islama arĥitekturo | |
Karakterizaĵoj | ||
La Kvar-Minaretoj (telugue చార్మినార్, IAST: Cārminār, Hunter: Charminar; urdue چار مینار) estas monumento troviĝanta en Hajderabado, en ŝtato Telangano de Barato. Konstruita en 1591, la konstruaĵo estas simbolo de Hajderabado kaj oficiale inkluzivita en la emblemo de Telangano.[3] La longa historio de Kvar-Minaretoj inkluzivas la ekziston de moskeo sur ties pinta etaĝo dum pli ol 425 jaroj. Dum ambaŭ historie kaj religie grava, ĝi estas ankaŭ konata pro siaj popularaj kaj homplenaj lokaj merkatoj ĉirkaŭigantaj la strukturon; ĝi iĝis unu el la plej vizitataj turismaj allogoj en Hajderabado. Kvar-Minaretoj eĉ gastigas multenombrajn festojn, kiel Īd-ul-adha kaj Īd al-Fitr,[4] ĉar troviĝas apude al ĉefa moskeo de la urbo, la Makah Masĝid.
La loko sur kiu la Kvar-Minaretoj staras troviĝas sur la orienta bordo de rivero Musi.[5] Okcidente situas la Bazaro Lād kaj, sudokcidente, la ornamriĉa Makah Masĝid el granito.[6] Ĝi estas enlistigita kiel arĥeologia kaj arĥitektura trezoro en la oficiala listo de monumentoj preparita de la Arĥeologia Servo de Barato.[7] La esperanta nomo estas traduko kaj kombinaĵo de la urduaj vortoj chār kaj mīnar, signife «kvar kolonoj»; la samnomaj turoj estas ornamriĉaj minaretoj kunigataj kaj subtenataj de kvar grandaj arkaĵoj.[6]