Kvirkato | ||
---|---|---|
tabulludo | ||
Kvirkato estas ludo. En la antikva urbo Ur en Irako (tiama Mezopotamio) oni malkovris tabulon tre similan al ĉi tiu ludtabulo el ĉirkaŭ 3000 A.K. . Ankaŭ en Egiptio ĉe la Granda Templo en Kurna oni malkovris similan ludtabulon el antikvaj tempoj (1400 A.K.). En la Araba verko 'Kitab al Aghani' (Esperante, libro de la kanto) de 'Abu al Faraj Ali' el la deka jarcento la ludo estis nomita 'quirkat'(kvirkat). Dum la Araba invazio en Hispanio la ludo estis kunportita en Eŭropon. La ludo estis tiam konata sub la nomo 'Alquerque'. (transskribita el la Araba 'El Quirkat'). Laŭ ordono de Alfonso X. (la tiama Hispana reĝo ) en la 13-a jarcento la 'tri monkoj' pretigis verkon pri ludoj, kie troviĝas priskribo ankaŭ pri la ludo Kvirkato.
La Damludo estas simila ludo inventita en Francio en la 11-a jarcento.[1]