Lauri estas finna kaj estona vira persona nomo. Ĝi estas formo de la latina nomo Laurentius, do la esperanta nomo Laŭrenco. Plej ofte la persona nomo origine rilatas al la kristana sanktulo Laŭrenco de Romo. Lauri estas en Finnlando vere tradicia nomo. Nomtago de Lauri estas en Finnlando la 10-an de aŭgusto jam ekde 1858 - tamen la nomtago de la kristana sanktulo Laŭrenco de Romo estas tradicia kaj dokumentita multege pli longan tempon: jam la kronografo de 354 kaj aliaj plej fruaj kalendaroj de sanktuloj en la malfrua antikva epoko dokumentigas lian sanktecon kaj la mortotagon, la 10-an de aŭgusto. En Estonio, Lauri estis adoptita kiel pruntnomo de Finnlando en la 1940-aj jaroj, sed ĝi estis aparte populara en Estonio en la 1980-aj jaroj.