Lerum estas malgranda urbo kaj komunumo, situanta proksime de Gotenburgo en Västra Götalands län en okcidenta Svedio. Historie kaj tradicie, ĝi apartenas la provincon Västergötland. La urbo estas unu de du urboj ĉe la lago Aspen – la alia estas Jonsered. Lerum ankaŭ estas fervoja stacio.
Historie la setlejo kie la fluetoj Säveån kaj Lerån kuniĝas disvastiĝis al aliaj partoj de la valeto. La nomo “Lerum“ venas de ler-, ’argilo’, kaj -um, ’hejmo/farmo/vilaĝo’. La nuntempa preĝejo estis konstruita dum la 17-a jarcento. La fervojo ekster la urbo konstruiĝis en 1855–1857, kaj Lerum iĝis fervoja stacieto en 1858. La nuntempa stacidomo estis konstruita en 1892.
En la komunuma gimnazio, dum 12-jara periodo iam antaŭ 2019, eblis studi Esperanton. La esperanto-librejo en Stannum (statistike iĝinta parto de Gråbo) ankaŭ estas lokita en la komunumo de Lerum.[1]
La plej grandaj, statistike difinitaj, loĝejoj en la komunumo de Lerom, laŭ Statistiska centralbyrån, 2015:
Nr-o | Loĝejo | Loĝantaro |
---|---|---|
1 | Lerum | 26 913 |
2 | Gråbo | 6 021 |
3 | Björboholm | 1 036 |
4 | Sjövik | 929 |
5 | Tollered | 920 |
6 | Öxeryd | 544 |
7 | Slätthult | 231 |
8 | Norsesund/Ingared (parto de) | 151 |
Noto: Ingared (Norseund) estis dividita inter du komunumoj: Lerum kaj la komunumo de Alingsås. La tuta komunumo havis tiam 40 181, kaj 43 020 loĝantojn en 2020.