Letchworth | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
enirejo al la loka fervoja stacidomo
| |||||
urbeto eksterparoĥa areo ĝardena urbo vd | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Britio | ||||
Lando | Anglio | ||||
Regiono | oriento de Anglio | ||||
Graflando | Hertfordshire | ||||
| |||||
Poŝtkodo | SG6 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 33 249 (2011) | ||||
Loĝdenso | 1 653 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 51° 59′ N, 0° 14′ U (mapo)51.978-0.22999999999999Koordinatoj: 51° 59′ N, 0° 14′ U (mapo) [+] | ||||
Areo | 20,116437 km² ( 201 1.6 437 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Letchworth Garden City [+] | |||||
Letchworth - oficiala "ĝardena urbo" Letchworth "Garden City" - estas merkata urbo en la graflando Hertfordshire de Anglio. Laŭ la censo de 2011 ĝi havis 33 249 loĝantojn. La urbo ekestis post konkurso por ellabori la principojn de ĝardena urbo de Ebenezer Howard, kiu volis krei alternativon por la industria urbo kombinante la plej bonan el urba kaj kampara vivo. Kvakeroj celis farmi tie kaj konstrui kvakeran komunumon. Estis malpermeso, plej nekutima por brita urbo, vendi alkoholon en publikaj lokoj. Ĉi tio tamen ne malhelpis la urbon havi "drinkejon" - la Skittles Inn aŭ la "drinkejon sen biero", kiuj malfermiĝis jam en 1907. Ĉi tiu malpermeso estis finfine nuligita post referendumo en 1958. Unu efiko de tio estas, ke la centro de la urbo estas kutime rimarkinde trankvila kaj paca loko vespere.