Lincos (siglo de latina frazo lingua cosmica, kiu signifas "lingvo kosma"), estas konstruita lingvo, unue priskribita de D-ro Hans Freudenthal en sia libro Lincos: Design of a Language for Cosmic Intercourse, Part 1 en 1960. Ĝi estas lingvo, kreita por komprenebli de iu ajn racia ekstertera vivformo, uzate en interstelaj transmisioj. Freudenthal konsideris, ke tia lingvo estus facile komprenita de entoj, nekonantaj iun ajn teranan sintakson aŭ lingvon. Lincos estis kreita por ebligi enkapsuligon de "tuta amaso da nia scio".