Liridoj | |
Patra korpo | C/1861 G1 (Thatcher) |
---|---|
Radianto | |
Konstelacio | Liro |
Rektascensio | 18h 08m |
Deklinacio | +32° |
Ecoj | |
Aktiva dum | 19-a de Aprilo - 25-a de Aprilo |
Maksimumo | 22-a de Aprilo |
Rapido | 48 km/s |
Zenita hora ofteco | 10 |
Listo de meteorfluoj | |
Liridoj estas forta meteorfluo, kiu aktivas ĉiujare ekde 16-a de aprilo ĝis 26-a de aprilo. Ĝia radianto estas en la konstelacio Liro. Ĝia fontobjekto estas perioda kometo C/1861 G1 Thatcher.[1] Liridoj estas observataj dum la lastaj 2600 jaroj.[mankas fonto]
La meteorfluo kutime pintas ĉirkaŭ 22-a de aprilo kaj mateno de 23-a de aprilo. Frekvenco kutime estas de 5 ĝi 20 meteoroj hore, averaĝe ĉirkaŭ 10. Fojfoje frekvenco kreskas kiam Tero transiras pli densan parton de polvofluo kaj rezultas en Meteorpluvo. En 1982 kalkulis amatora astronomiisto 90 liridojn hore.[mankas fonto] Pli fortan pluvon observis en 1803 ĵurnalisto en Richmond, Virginio.