Litoral (marbordo) estis revuo de literaturo fondita en Malago, Hispanio, en 1926 fare de la poetoj Emilio Prados kaj Manuel Altolaguirre, de kiu José María Hinojosa estis kunĉefredaktoro en 1929.
Ties publikado kaj disvastigo estas konsiderataj ŝlosila por tio kio nun estas konata kiel la Generacio de la 27-a.[1][2]