Lono | |
---|---|
diaĵo | |
Informoj | |
En la havaja religio, la dio Lono estas asocia kun fekundeco, agrikulturo, pluvo, muziko kaj paco. En unu el la multaj havajaj historioj pri Lono, li estas por fekundeco kaj muziko dio kiu venas al la Tero sur ĉielarko por edziĝi al Laka. En agrikulturaj kaj plantejaj tradicioj, Lono estis identigitaj kun pluvo kaj manĝoplantoj. Li estis unu el la kvar dioj (kun Kū, Kāne, kaj la ĝemelfrato de Kāne nome Kanaloa)[1] kiuj ekzistis antaŭ la mondokreado. Lono estis ankaŭ la dio de paco. Liahonore, okazas la granda ĉiujara festivalo Makahiki. Dum tiu periodo (proksimume el Oktobro al Februaro), milito kaj nenecesa laboro estis kapu (malpermesita). En la havaja veterterminaro, vintraj Kona ŝtormoj kiuj alportas pluvon al la leaj areoj estas asociaj kun Lono. Lono alportas pluvon kaj havigas fekundecon, kaj tiele estis foje referencita kiel Lono-makua (Lono la Haviganto). Ceremonioj okazas dum monata kaj jara ciklo. Dum 8 monatoj de la jaro, la luakini (templo) estis dediĉita al Ku. Kvar periodoj (kapu pule) ĉiun monaton postulis striktajn ceremoniojn. Malobeantoj povus havi siajn propraĵojn kaptitajn de la pastroj aŭ de la senjoroj, aŭ eĉ esti kondamnitaj al mortopuno pro gravaj rompoj.[2]