Ludovik-Insularo | ||
---|---|---|
Satelita bildo de la Ludovik-Insularo | ||
insularo | ||
Akvejo | Pacifika oceano | |
Geografia situo | 11° 0′ S, 153° 0′ O (mapo)-11153Koordinatoj: 11° 0′ S, 153° 0′ O (mapo) | |
| ||
Nombro de insuloj | 90 | |
Ĉefa insulo | Misima | |
Tuta areo | 1 600 km² | |
Loĝantoj | 17 000 | |
Mapo de la Ludovik-Insularo | ||
La Ludovik-Insularo estas serio da dek pli grandaj vulkaninsuloj ofte borderitaj per koralaj rifoj, kaj 90 pli malgrandaj koralinsuloj kiuj situas 200 km sudorienton da Novgvineo, etendas tra pli ol 160 km kaj estas dissemitaj en oceanareo de 26 000 km² inter Salomona Maro en la nordo kaj Korala Maro en la sudo. La entuta tersupraĵa regiono de la insuloj sumiĝas je proksimume 1 790 km², kun Vanatinajo estante la plej granda.
Sideja-Insulo kaj Basilaki-Insulo troviĝas plej proksimaj al Novgvineo, dum Misima-Insulo, Vanatinajo, kaj Rosel-Insulo situas pli oriente.
La insularo estas dividita en la lok-nivel-registarajn areojn Kamparan Ludovik-Insularon (okcidenta parto, kun Misima-Insulo), kaj Jalevambon (okcidenta parto, kun Rosel-Insulo kaj Vanatinajo). La lok-nivel-registaraj areoj estas parto de Samaraj-Murua, distrikto de la Provinco Golfeto Milne. La sidloko de Kampara Ludovik-Insularo estas Bvagaojo sur Misima-Insulo, la loĝantarcentro de la insularo.