Luminismo (angle Luminism) estas usona pejzaĝisma arta movado, kiu aperis en la 1850-aj jaroj kaj daŭris ĝis la 1870-aj jaroj. La membroj de tiu skolo emis krei multajn lumefektojn en siaj pejzaĝoj, per aera perspektivo, evitante tro abruptajn penikmovojn. La luminismaj pejzaĝoj emfazas kvietecon : ili ofte bildigas kvietan, respegulantan akvon kaj dolĉan ĉielon.
La vorto luminism estis kreita en la 20-a jarcento de arthistoriistoj por priskribi tiun 19-an jarcentan usonan pentradstilon, kiu unue disvolviĝis kiel branĉo de la skolo de la rivero Hudsono. La artistoj de tiu movado ne mem aludis al si per tiu vorto.