Manuo | |
---|---|
mita persono | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Religio | hinduismo |
Gefratoj | Narada |
Infanoj | Prasuti • Parshu |
Manuo (sanskrite मनु, manu) estas hinduisma termino kiu, inter pluraj signifoj, signifas la unuan homon. La vorto homo en Sanskrito estas मानव (mānava), kiu signifas de manuo aŭ manuido.[1]
En pli modernaj tekstoj, la termino estas titolo de dek kvar legendaj kŝatrijoj kiuj regis la mondon aŭ la unuaj prauloj de legendaj dinastioj, kiuj rekomenciĝas en la komenco de ĉiu kalpo.[1] Laŭ la Puranoj, ĉiu kalpo estas dividita en dek kvar manvantarojn, kaj ĉiu manvantaro estas regita de malsama manuo. La termino aperas en la Leĝoj de Manuo kiel prefiksa titolo, kaj parolas pri la unua manuo, la manuo Svajambuvo, la filo de Brahmao.[2]