Marchiennes - prononco laŭ sistemo IFA maʁʃjɛn, simple [marŝJEN], jen france, nederlande respektive okcidentflandre Marsenne[1] - estas komunumo de Francio ĉe la suda rando de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], nederlande/flandre Noorderdepartement, en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais). Fine de 2022 en la komunumo vivis 4 506 loĝantoj sur areo de 21,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 210 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Douai kaj al la kantono Sin-le-Noble.
Ĝiaj loĝantoj en la franca nomiĝas marchiennois(es) - prononco [marŝjenŭA respektive marŝjenŭA:Z].
- ↑ De Nederlanden in Frankrijk, Jozef van Overstraeten, 1969