Margites | |
---|---|
poemo | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Homero |
Lingvoj | |
Lingvo | antikva greka lingvo |
Eldonado | |
Ĝenro | epopeo |
Margites (Μαργίτης) estas komika poemo eposa kiu estas konsiderata parodio de la Odiseado.
En la Antikveco, ĝi estis atribuita al Homero, kiel legeblas en la verkoj de Platono kaj Aristotelo. La Suido male atribuas ĝin al Pigres de Halikarnaso, frato de la reĝino Artemizio de Kario.
La rolulo Margites, kiu nomigas la poemon, estis de la urbo Kolofono, kiu estis kredita kiel naskoloko de Homero. Margites fariĝis proverba pro sia stulteco kaj nescio. Pri li verkis Platono:
![]() |
|
De la poemo, kiu estis komponita en heksametroj miksitaj kun jambaj trimetroj, oni konas nur fragmentojn, sed oni supozas, ke ĝi estis tre populara. Oni ne scias kiam ĝi estis verkita, kvankam oni supozas kiel eblaj la 6a kaj 7a jarcentoj a.K., kiam la eposa poezio estis floranta en Kolofono.