Masevaux-Niederbruck (jen francigite, origine germane Masmünster-Niederbruck kaj alemane Màsmìnschter-Niderbrucke) estas komunumo de Francio, kunigita el la origine apartaj komunumoj Masevaux/Masmünster kaj Niederbruck. Ĝi situas en la departemento Haut-Rhin, en la historia kultura regiono Alzaco kaj la nuna administra regiono Grand Est ("Granda Oriento"), kaj administre apartenas al la arondismento Thann-Guebwiller/Gebweiler. Krome temas pri la administra centro de propra kantono, nomata Masevaux/Masmünster. Fine de 2022 en la komunumo vivis 3 615 loĝantoj.