Maupiti | ||
---|---|---|
Satelita foto de Maupiti | ||
insulo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Societa Insularo | |
Geografia situo | 16° 26′ S, 152° 15′ U (mapo)-16.433333333333-152.25380Koordinatoj: 16° 26′ S, 152° 15′ U (mapo) | |
Areo | 13,5 | |
Plej alta loko | Monto Teurafaatui 380 m | |
Loĝantaro | 1 234 (2012) | |
Ĉefa loko | Vaiea | |
Maupiti estas unu el la plej okcidentaj insuloj de la Societa Insularo. Tiuj apartenas al Franca Polinezio. Tie loĝas proksimume 1200 homoj.
La vulkanisma insulo proksimume estas 13 km² granda. Ĝi estas formita per estingiĝinta vulkano (la ĉefinsulo) kiu tute ĉirkaŭiĝis per laguno. Tiu denove estas ĉirkaŭita per longa vico da koralinsuloj kiuj estas ĉirkaŭitaj per rifo. La plej alta punkto estas Monto Teurafaatui (380 metroj). Ekde tiu loko oni povas vidi la atolon Bora Bora. La ĉefurbo estas la vilaĝo Vaiea. Estas pramo kiu ligas la ĉefinsulon kun la insulo Motu Tuanai, sur kiu estas flughaveno. Estas mallarĝa pasejo en la rifo tra kiu ŝipoj povas atingi la lagunon.
La insulo ne havas hotelojn kaj ankaŭ estas apenaŭ aranĝoj por turismo. Tamen estas kelkaj pensionoj. Trifoje en semajno iras flugo de Air Tahiti al Tahitio.