![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Megapodoj estas la birdospecioj membro de la genro Megapodius , tipa kaj nomiga genro de la familio de nestamasuloj, fortikaj, mezgrandaj kokecaj birdoj kun malgrandaj kapo kaj grandaj piedoj en la familio Megapodiedoj aŭ Megapodedoj.[1] Ili troviĝas el Sudorienta Azio al norda Aŭstralio kaj insuloj en okcidenta Pacifika Oceano.
Ili ne kovas siajn ovojn per sia korpovarmo laŭ la kutima maniero sidi sur ili, sed enterigas ilin. Tiele ili estas konata pro la konstruo de amasaj amasnesto el mortinta vegetalaro, kio la masklo zorgas, aldonante aŭ forigante materialon por reguligi la internan varmon dum la kovado.
Per la nomo de megapodoj aŭ pli precize megapoduloj oni konas ankaŭ la membrojn (nur du speciojn entute) de la tri plej similaj genroj nome Macrocephalon kaj Eulipoa, krom la aliaj genroj en la familio.
La specioj laŭ ordo de taksonomio estas la jenaj: