Memservo estas metodo por liveri servon, en kiu parto de la agado implikita en ricevado de la servo estas transdonita de la provizanto rekte al la kliento, t.e. la kliento servas sin, foje kun la helpo de maŝinoj destinitaj por tio. Tiu metodo evoluis kiel anstataŭaĵo por metodo en kiu la servo estas disponigita fare de la dungitoj de la provizanto, kaj havas avantaĝojn kaj por la provizanto kaj por la kliento:
La servo estas pli rapida, ĉar ĝi ne postulas atendi, ke dungito liveru la servon,
La servo estas pli malmultekosta, danke al la ŝparo de laboro uzata por provizi la servon.
Kiam la memservo anstataŭigas la plenan agadon implikitan en ricevado de la servo, ĝi povas esti ricevita ĉiam, je ĉiuj horoj de la tago kaj de la nokto, kaj en ĉiuj tagoj de la jaro, sen interrompo.
Kelkfoje memservo estas malpli oportuna por la ricevanto de la servo. En tiuj situacioj memserva itinero foje estas ofertita kune kun plenserva itinero tiel ke la kliento povas elekti la itineron kiu konvenas al li.
Du oftaj metodoj por funkciigado de memservo:
Transdono al klienta kontrolo de agadoj antaŭe faritaj de servoprovizanto. Ĉi tiu metodo estas uzata en vendejoj, kie la produktoj estas en la atingo de la kliento, kompare kun vendejoj, kie la kliento devas peti al la vendisto la produktojn, kiujn li bezonas.
Anstataŭigo de servoprovizantoj per vendiloj, vendmaŝinoj, kiuj estas funkciigitaj de la kliento.