Memzorgismo aŭ aŭtoadministrado, laŭ klasika difino, estas fakto ke tuta grupa anaro mem elektas la decidojn. Tamen, ekzistas ja pli politika difino kiu postulas forigon de ĉia distingo inter anoj de la grupo, travidebleco pri la administrado kaj legitimo de ĉia elekto, nehavebleco de produktaĵoj fare de nur kelkaj membroj, afirmo ke eblas organizi senestre. Tiu ĉi difino konstruiĝas precize kontraŭe de aŭtoritataj kaj vertikalaj hierarkioj, kontraŭe de elprenigoj fare de organizadismo.