Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Mesto

Mesto
organizaĵo rancher (en) Traduki, Reĝlando de Kastilio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1273 vd
Fino 1836 vd
Lando(j) Hispanio vd
Fondinto(j) Alfonso la 10-a vd
vdr
Ĉefaj Reĝaj Brutoŝoseoj de Kastilio kaj ties egalaĵoj en la aliaj regnoj de Hispanio.

Mesto, Mesta aŭ oficiale Concejo de la Mesta, estis institucio kreita en 1273 de Alfonso la 10-a, por unuigi la brutobredistojn de Leono kaj de Kastilio en profesia asocio havigante al ili gravajn privilegiojn kiel liberigo de la militservo kaj de la atestodevo en juĝoj, pasrajtoj kaj paŝtorajtoj.

Jam antaŭe la paŝtistoj kunsidis en asembleoj nomitaj "mestas" (la vorto "mesta" devenas de "mixta", nome 'miksa') en diversaj loĝlokoj du aŭ tri fojojn jare cele al traktado de la negocoj koncernaj al siaj gregoj kaj al la ekonomia regado, kaj por distingi kaj separi la brutojn sen konata posedanto kiuj povus esti miksitaj kun la posedataj brutoj.

Dum la Mezepoko kaj la tempopaso, oni aldonis novajn privilegiojn el la reĝa decidaro al la Mesta, kiel ja ĝi iĝos konata, kun speciala impostosistemo por protekti ĝin el la terkulturistoj, kio rezultis en longaj kaj multnombraj procesoj ĝis la jaro 1836, en kiu ĝi estis nuligita.

La Mesta estas konsiderata unu de la plej gravaj korporaciaj asocioj de Eŭropo de la Mezepoko kaj la unua brutobreda gildo, kvankam ja estis aliaj lokaj korporacioj de brutobredistoj antaŭe en Regno Aragono (nome Casa de Ganaderos de Zaragoza).


Previous Page Next Page