Mezofito aŭ mezema planto ( greke : meso - mezo kaj phytos - planto ) estas embriofito kiu ne estas adaptita al speciale seka nek al speciale humida medio. Ekzemplo de mezofita biotopo estas kampara mezvarma herbejo, kiu povus enteni solidagon, trifolion, oficinan taraksakon, kaj herbejan poon. Mezofitoj konstituas la plej grandan ekologian grupon de surteraj plantoj, kaj kutime vegetas en mezvarmaj ĝis varmaj kaj humidaj klimataj regionoj.