Mianos [MJAnos] (en aragona Mians)[1] estas municipo de Hispanio, en la okcidenta parto de la komarko Jacetania (ĉefe de la Provinco Huesca) sed apartenanta al la plej norda parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). Ĝi estas unu de kvar zaragozaj municipoj, kun la najbaraj Sigüés, Artieda kaj Salvatierra de Esca, kiuj estis parto de la komarko Prepirineo kaj post la nova komarkigo aprobita en 1996 estas parto de Jacetania.
- ↑ Ambaŭ loknomoj devenas de la latina vorto medianus, por punkto intermeza survoje inter du lokoj. Tra la areo iras la aragona Jakoba Vojo, ofte laŭ antikvaj romiaj vojoj, kaj tiukadre eble la loknomo aludas al haltejo aŭ ripozejo survoja.