La vorto monolito devenas de la grekaj mono kaj lithos kaj do signifas unuŝtono. Oni nomas tiel rokojn, ŝtonegojn, kolonojn, monumentojn aŭ skulptaĵojn el nur unu kompakta bloko. En figura signifo ankaŭ unuanimaj homgrupoj - ekzemple partioj - povas esti "monolitaj". Kelkaj kulturoj ligas al monolitaj ŝtonoj signifon religian aŭ kultan.
Laŭ Francisko Azorín monolito estas Unupeca ŝtona konstruaĵo.[1]