Municipo Montferland | ||
---|---|---|
Flago de la municipo Montferland | Blazono de municipo Montferland | |
nederlanda municipo | ||
Provinco | Gelderlando | |
Ĉefloko | Didam | |
Areo - Tero - Akvo |
106,54 km² 105,63 km² 0,92 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso |
36 031 (en 2021) 333 loĝ./km² | |
Geografia situo | 51° 56′ N, 6° 9′ O (mapo)51.9333333333336.15Koordinatoj: 51° 56′ N, 6° 9′ O (mapo) | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | A12, A18 | |
CBS-municipokodo | 1955 | |
Poŝtkodo | 6940–6942, 7035–7041, 7044–7048 | |
Oficiala retejo | https://www.montferland.info/ | |
Montferland (51° 56′ N, 6° 9′ O (mapo)51.9333333333336.15 ) estas municipo en la regionoj Achterhoek kaj la Liemers, en la nederlanda provinco Gelderland. Laŭ la stato de 2021 en la municipo vivis 36 031 loĝantoj sur areo de 110 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 328 loĝantoj/km².
La teritorio havas komunan limon kun Doetinchem, Oude IJsselstreek, Zevenaar kaj Emmerich am Rhein.
La municipo ekestis je la 1-a de januaro 2005 pro komunuma rearanĝo el la antaŭaj municipoj Bergh kaj Didam. La parto de la antaŭa municipo Bergh apartenas laŭ ĝenerala supozo grandparte al la regiono Achterhoek, la parto en la eksa municipo Didam al la regiono Liemers. Sude de la municipo situas la landlimo kun Germanio.