Motacilparulio

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Motacilparulio
Motacilparulio, fare de Louis Agassiz Fuertes
Motacilparulio, fare de Louis Agassiz Fuertes
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Seiurus
Specio: 'S. motacilla'
Seiurus motacilla
(Vieillot, 1809)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Motacilparulio, Seiurus motacilla , estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj malgranda genro de Seiurus, kie ĝi estas unu el la tri specioj. Ĝi reproduktiĝas en orienta Nordameriko el plej suda Kanado kaj suden tra orienta Usono, escepte Florido kaj la marbordo.

Ĝi estas migranta specio, kiu vintras en Centrameriko kaj Karibio. Tiu estas rara vaganto en okcidenta Usono.

La Motacilparulio havas senmarkan brunan dorson kaj blankajn subajn partojn striecaj je nigro. Flankoj kaj subvosto estas sablokoloraj. Estas markata larĝa blanka superokula strio kaj la kruroj estas brilrozkoloraj. Ĉiuj plumaroj estas similaj, sed junuloj havas sablokolorajn subajn partojn pli ol blankajn.

Motacilparulio ĉe Brighton Dam en Maryland, Usono

La ununura konfuzebla specio estas la tre proksime rilata Akvoparulio, Seiurus noveboracensis, kiu havas blankajn flankojn kaj subvoston kaj pli senbrilajn rozkolorajn krurojn.

La reprodukta habitato estas humidaj arbaroj ĉe fluanta akvo kun konduto ege simila al la veraj motaciloj, kio nomigas la specion. La Motacilparulio nestumas en rokfendo aŭ inter arboradikoj; la ino demetas 4-6 ovojn en tasforma nesto.

Tiuj birdoj estas surgrundaj manĝantoj, kiuj serĉas insektojn, moluskojn kaj krustulojn inter folirubejo.

La kanto estas muzika serio de descendaj notoj sekvataj de trilado. La alvoko estas akra ĉink.


Motacilparulio

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne