Municiparo (Mancomunidad, hispane, mancomunitat en la kataluna, mankomunitatea en la eŭska, mancomunidade en la galega) estas institucia kaj administracia organizo, volonte elstarigita de grupo de municipoj en Hispanio kaj Portugalio por dungi konkretajn komunajn servojn. Terminoj en la portugala estas entidade intermunicipal, intercomunidade aŭ mancomunidade, sed ankaŭ comunidade de municípios aŭ sindicato intermunicipal.
Ĝi estas jura persono. Nuntempe, estas pli ol mil registritaj municiparoj en Hispanio.[1]