Nanotirano | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Malfrua kretaceo | ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Nanotyrannus lancensis Bakker, Currie k Williams, 1988 | ||||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||||
fossil
| ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Nanotirano (Nanotyrannus = "eta tirano") estas dinosaŭra genro. Oni kreis la genron por malgranda tiranosaŭreda kranio, antaŭe priskribita en 1946 (Gilmore) kiel Albertosaurus lancensis. La unuaj esploroj indikis ke la krani-ostoj estis kunfandiĝintaj kaj ke sekve temis pri plenkreska specimeno. Postaj esploroj dubigis ĉi tion, kaj iuj paleontologoj ne plu konsideras ĝin valida genro. La fosilia specimeno estis samtempulo de Tyrannosaurus rex, kaj iuj kredas ĝin juna T.rex. Oni taksas Nanotyrannus esti ĉ. 5,2 m longa.
La paleontologo Robert Bakker asertis ke li kredas ke nanotirano ĉasis grupe.[1] Oni trovis dentojn de pluraj nanotiranojn en la ostoj de herbovoraj dinosaŭroj.[1]