Neugersdorf estas eksa memstara urba komunumo en Germanio, kiu ekde la 1-a de januaro 2011 kun la najbara urbo Ebersbach kuniĝis al nova urba komunumo Ebersbach-Neugersdorf. Ĝi troviĝas en la distrikto Görlitz de la federacia landoSaksio. Fine de 2010, tuj antaŭ la kuniĝo, la urba komunumo Neugersdorf havis 5854 loĝantojn. Ambaŭ urboj, kaj Ebersbach kaj Neugersdorf, dokumente unuafoje menciiĝis en 1306 kaj do havas signifan historion. Jam en 1925 estis planoj administre kunigi la du loĝlokojn, sed praktike la plano tamen nur efektiviĝis en 2011.