Nextbike | ||
---|---|---|
negoco • sistemo de pruntepreneblaj bicikloj vd | ||
Dum | 2004 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Gesellschaft mit beschränkter Haftung | |
Fondintoj | Ralf Kalupner vd | |
Sidejo | Leipzig | |
Lando | Germanio | |
Estr(ar)o | Ralf Kalupner | |
Agokampo | sistemo de pruntepreneblaj bicikloj | |
Posedata de | Tier Mobility vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Nextbike estas germana firmao kiu projektas, produktas kaj vendas produktojn por sistemo de pruntepreneblaj bicikloj. Nuntempe ĝi funkciigis proksimume 10,000 biciklojn en Germanio, Aŭstrio, Svislando, Latvio, Pollando, Nov-Zelando kaj Turkio.[1] La plej grandaj efektivigoj de la sistemo en Germanio estas en Ruhr, kun 3,000 bicikloj, [2] Varsovio kun 2600 bicikloj kaj 166 stacioj, kaj Nurenbergo, kun 750 bicikloj kaj 66 stacioj.[3] Ambaŭ projektoj estis finance subtenataj de la germana Federacia Ministerio de Transporto, kiu ofertis dek milionojn da Eŭroj kiel premio en konkurso por novigaj sistemoj de pruntepreneblaj bicikloj.[4]
En 2011 nextbike lanĉis la sistemon kun 250 bicikloj en Munkeno la unua granda urbo de ĝia ĉefa germana konkuranto Call a Bike (Voku Biciklon).[5] Krom la grandaj projektoj, nextbike specialiĝas je proksimume 20 malgrandaj grandurboj, kiel Tübingen kun nur 40 bicikloj.[6]