Novdekstrismo | ||
---|---|---|
socia movado | ||
En Eŭropo, la terminoj Nova Dekstro kaj Novdekstrismo priskribas politikan movadon larĝe bazitan sur la verkoj de Alain de Benoist kaj de la Esplor- kaj Studgrupo por la Eŭropa Civilizacio (france Groupement de Recherche et d'Études sur la Civilisation Européenne aŭ GRECE). Kvankam naskiĝinta en Francio, tiu ĉi movado estas tre influa en aliaj eŭropaj dekstre orientitaj movadoj. Elementoj el novdekstrismo estas troveblaj en la programoj de multaj gravaj dekstraj kaj ekstremdekstraj partioj en norda eŭropo, kiel la Nacia Fronto en Francio, la Libereca Partio en Aŭstrio kaj la Flandra Intereso (Vlaams Belang) en Belgio.
En unuopaj, precipe ekstereŭropaj landoj la termino Nova Dekstro priskribas ankaŭ aliajn politikajn tendencojn, kiujn necesas distingi de tiu traktata de ĉi tiu artikolo: