Nuragoj - itale nuraghe kaj sarde en la norda dialekto "logudoresu" nuraghes respektive en la suda dialekto "campidanesu" nuraxis - estas prahistoriaj kaj fruhistoriaj turokonstruaĵoj de la Bonnanaro-kulturo (ĉ. 1800–1500 a.K.) sur la mediteranea insulo Sardio. Nuragoj estas ankaŭ la nomo de la sekva, ligita kulturo (ĉ. 1600–238 a.K.), la Nurago-kulturo.
Oni kalkulas je ĉirkaŭ 6500 turoj. Lilliu registris en 1962 ankoraŭ ĉirkaŭ 7000 nuragojn, kio estas ĉirkaŭ 0,27/pro km². Ili plej oftas okcidente kaj centre de Sardinio.
La nuragoj staras plej ofte unuope, sed kelkfoje formas vilaĝosimilan strukturon.
La plej granda nurago (granda nurago aŭ nurago-komplekso) estas Su Nuraxi - ĝi estas monda kulturheredaĵo kaj situas ĉe Barumini en la provinco Mez-Kampidano.
La nuragoj aperas simbole en la sarda literaturo.