Orkdal estas eksa komunumo de Norvegio. Ĝi apartenis al la provinco Trøndelag kaj al la pli larĝa regiono centra Norvegio. Komence de 2017 en la komunumo vivis 11 981 loĝantoj[1] sur areo de 639,94 kvadrataj kilometroj, kio rezultigis loĝdenson de 18 loĝantoj/km².
Kadre de la administra reformo en Norvegio, la antaŭaj komunumoj Agdenes, Meldal, Orkdal kaj la ĉefa parto de Snillfjord estis kunfanditaj por formi novan komunumon Orkland la 1-an de januaro 2020. La administra centro de la komunumo situas en la loĝloko Orkanger.
- ↑ statistikaj nombroj de 2017