Ortler | |
itale: Ortles, germane: Ortler | |
Monto | |
Pinto de Ortler dum somero
| |
Lando | Italio |
---|---|
Regiono | Trentino-Sudtirolo Sudtirolo |
Montaro | Alpoj |
Supermara alteco | 3 905 m s. m. |
Koordinatoj | 46° 30′ 38″ N 10° 32′ 31″ O / 46.51056 °N, 10.54194 °O (mapo) |
Unua grimpo | Josef Pichler |
- dato | 27-a de septembro 1804 |
Vikimedia Komunejo: Ortler | |
Plej alta monto de la sudaj kalkoŝtonaj Alpoj |
Ortler (itale: Ortles; germane: Ortler) estas, je 3 905 metroj super la marnivelo, la plej alta monto en la orientaj Alpoj ekster la Bernina montaro. Ĝi estas la ĉefpinto de la Ortler-montaro ("Ortleraj Alpoj"). La Ortler estas la plej alta pinto de la sudaj kalkoŝtonaj Alpoj, de la itala provinco de Sudtirolo, de Tirolo entute, kaj, ĝis 1919, de la tiama aŭstra-hungara imperio.