Osoblaha | |||
germane Hotzenplotz, pole Osobłoga | |||
municipo | |||
Mallarĝtraka fervojstacio en Osoblaha
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Osoblaha | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Bruntál | ||
Administra municipo | Krnov | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Moraviaj enklavoj | ||
Parto de | Osoblahio | ||
Montaro | Opava montetaro | ||
Transporto | fervojlinio 298 | ||
Rivero | Osoblaha | ||
Situo | Osoblaha | ||
- alteco | 220 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 16′ 52″ N 17° 43′ 01″ O / 50.28111 °N, 17.71694 °O (mapo) | ||
Areo | 18,16 km² (1 816 ha) | ||
Loĝantaro | 1 022 (2024) | ||
Denseco | 56,28 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1233 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 793 99 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0801 | ||
NUTS 5 | CZ0801 597716 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Osoblaha | |||
Retpaĝo: www.osoblaha.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Osoblaha estas vilaĝo troviĝanta en la plej norda terlango de distrikto Bruntál en Ĉeĥio. La germana nomo de Osoblaha estas Hotzenplotz. La ĉirkaŭaĵo estas parto de Silezia ebenaĵo. El tri flankoj ĝi estas ĉirkaŭita de teritorio de Pollando. La vilaĝo havas areon 18,25 km² kaj vivas ĉi tie 1 022 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bohušov, Slezské Pavlovice, Hlinka kaj Dívčí Hrad.
Osoblaha estis devene historie valora remparita urbo, pli poste signifa industria kaj kultura centrejo de vasta ĉirkaŭaĵo. Sed fine de la Dua Mondmilito ĝi estis preskaŭ tute neniigita.
Sur la teritorio de la vilaĝo hodiaŭ troviĝas restaĵoj de urbaj remparoj. Al ili ligas juda tombejo kun tombŝtonoj el la 17-a jarcento.