trovo kaj inicialigo de bazaj kontroliloj, sistemaj busoj kaj konektitaj flankaparatoj (vidkarto, kontroliloj de diskingoj ktp.), kaj ankaŭ plenumado de programoj, kiuj troviĝas en BIOS-oj de aparatoj kaj provizas ilian meminicialigon;
difino de amplekso de la ĉefmemoro kaj testado de ĝia unua segmento (64 kilobajtoj).
transdono de administrado al operaciuma startigilo.
Elekti inter kompleta kaj konciza testado eblas en BIOS Setup, agorda menuo de BIOS.
En plejmulto da personaj komputiloj kaze de sukcesa trapaso de POST la sistema integra parolilo aŭdigas unu mallongan sonsignalon, kaj kaze de malsukceso diversajn seriojn de sonsignaloj. Krome, BIOS generas kodon de kuranta stato de startigo (kaj kaze de paneo kodon de eraro), kiun eblas ekscii el signaloj de lum-eligantaj diodoj aŭ sep-segmentaj montriloj (sur iuj ĉeftabuloj), kaj ankaŭ per POST-karto, kiu povas esti enmetita al komputila karto sur la ĉeftabulo kaj tiam montras kodon de eraro sur sia indikilo.
Rilatigi sonan kodon, tekstan informon sur ekrano aŭ kodon de POST al kaŭzo de paneo dum startigo de komputilo eblas laŭ dokumentaro de BIOS, ĉeftabulo aŭ komputila karto.