Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Paraleltonalo

Paralleltonaloj estas en la muzikteorio maĵoraj kaj minoraj tonaloj, kiuj estas notitaj kun la samaj antaŭsignoj. Superrigardon super la paraleltonaloj donas la kvintociklo.

Ekzemplo: D-maĵoro kaj b-minoro havas la samajn antaŭsignojn (du diesoj: F♯ kaj C♯). Oni diras:

Paraleltonaloj ĉiam estas tercioparencaj tonaloj (B estas eta tercio pli malalta ol D, resp. D estas eta tercio pli alta ol B).

Trisonoj elprenitaj el paraleltonaloj nomiĝas paralelakordoj. En la funkciteorio, kiu devenas el la germanlingvaj regionoj, paralelakordoj estas signitaj per p resp. P, ekz. Tp = minorparalelo de maĵor-toniko, Dp = minorparalelo de maĵordominanto, dP = maĵorparalelo de minordominanto ktp.

La paraleltonalo pri toniko ankaŭ nomiĝas tonikoparalelo kaj pokaze markita laŭ maĵoro kaj minoro per Tp, TP, tP, tp.

Plua speco de maĵora / minora parenceco estas la varianttonaloj.


Previous Page Next Page