Pastobastoneto | |||
---|---|---|---|
![]() Pastobastonetoj kun trinkĉokolado.
| |||
Origino | Hispanio | ||
Pastobastoneto, cilindrobenjeto aŭ en la hispana churro [ĉuro] estas dolĉaĵo kun formo de maldika cilindro aŭ bastoneto, fritita en olivoleo, tre populara manĝaĵo en Iberio (Hispanio kaj Portugalio) kaj aliaj landoj kun influo de ties kulturo, kiel Iberameriko kaj Filipinoj. Oni kutime kovras ilin per sukero aŭ laktokaramelo, kiu algluiĝas pro la oleo; tio estas kio igas ilin dolĉaĵo.
Ili estas precipe popularaj dum festotagoj kaj manĝataj kiel matenmanĝo.[1] La konsumo kreskas en aŭtuno kaj vintro, kaj defalas en varmaj monatoj. Ili estas vendataj en strataj budoj (churrería) aŭ kafejoj.
Se temas pri longa, pli dika, rekta cilindro, en kelkaj lokoj de Hispanio oni nomas ĝin "porra" [pora], t.e. klabo. Sed fundamenta churro estas malpli longa kaj malpli dika cilindreto kun formo de alfo, nomata en la hispana "lazo" [laso], t.e. nodo.
Unu el la plej oftaj manieroj manĝi ĉi tiajn benjetojn estas kun taso de varma ĉokolado (kastilie chocolate con churros; eŭske, txokolatea eta txurroak; katalune, xocolata amb xurros) aŭ kun laktokafo.