Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Pedagogo

Pedagogo estas persono, kiu profesie okupiĝas pri pedagogio, do pri edukado kaj instruado de infanoj, junuloj aŭ plenkreskuloj, aŭ specialisto pri pedagogio kiel pri scienca fako. La nomo ne indikas biologian sekson, per la esperanta gramatiko eblas diferencigi al virpedagogo kaj pedagogino.

Pedagogiisto estas sciencisto studanta la pedagogion, ĝian historion, evoluon, ĝiajn metodojn kaj teoriojn.

Pedagogia laborulo estas persono, kiu kontribuas al edukado, ekz. direktoro de lernejo, vicdirektoro, instruisto, metia majstro instruanta metilernanton, trejnisto de sportlernejo, muzika instruanto en muziklernejo, staĝisto, edukisto en studenthejmo, vartistino, infanĝardenistino, guvernistino, gvidanto de somera infantendaro k.s.

Laborulo en pedagogio estas persono, kiu laboras en lernejo, sed mem ne edukas, ekz. pedelo, riparisto, kuiristinoj en la lerneja manĝejo, tajpistino ĉe ministerio pri instruado k.s.

Jen parta listo de pedagogoj (listigita laŭ alfabeto de la familia nomo).


Previous Page Next Page






تربوي Arabic Pedagogu AST Pedaqoq AZ Педагог BE Pedagog Catalan Pædagog Danish Pädagoge German Pedagog DIQ Pedagogue English Pedagogo Spanish

Responsive image

Responsive image