1-e portalo de antikva egipta templo konsistanta el du baze tre larĝaj turoj kaj intera lintelo[1]: ĉi tiuj kvinetaĝaj pilonoj, kun muroj mallarĝiĝantaj supren, ĉi tiu trietaĝa pordego, kiu kunigis ilin, la skulptaĵoj, kies malgaja fantazio miksis kruelecon kun pieco, faris premegan impreson[2].
2-e alta konstruaĵo kun pendiga funkcio.
a) Konstruaĵo fikstenanta la ŝnuregojn de pendoponto[3]: mi ekvidas alian, blankan, gracian ponton, ĉe kies pilono mi prenis ŝian manon la unuan fojon[4]
b) Konstruaĵo subtenanta altajn kablojn por fortatensia kurento[5]: estas altaj transport-kostoj kun energio-perdo el la dratoj, kun malbelaj pilonoj[6]
Laŭ Francisko Azorínpilono estas Monumenta enirejo ĉe egiptaj konstruaĵoj defendornamita ambaŭflanke per turoj.[7] Li indikas etimologion el la greka pilon (pordo) kaj de tie la latina pila. Kaj li aldonas la terminon pro-pilono, por pli simpla enirejo, konsistanta el tursimila portalo.[8]