Play-Doh | ||
---|---|---|
![]() | ||
varomarko vd | ||
Dum | 1955 - nekonata/nuntempe | |
Posedata de | Hasbro vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Play-Doh estas modlebla komponaĵo uzata de junaj infanoj por artaj kaj manfaraj projektoj hejme aŭ en lernejo. Komponitaj el faruno, akvo, salo, borata acido, kaj minerala oleo, la produkto estis unuafoje fabrikita en Cincinnati, Ohio, Usono, kiel purigilo de tapetpapero en la 1930-aj jaroj.[1] Kiam klasgrupo de infanoj ekuzis la tapetpaperan purigilon kiel modlokomponaĵo, la produkto estis relaborita kaj merkatigita al lernejoj de Cincinnati en la mezo de la 1950-aj jaroj. Play-Doh estis montrita ĉe eduka kongreso en 1956 kaj elstaraj departementestroj demandis la produkton.[2] Reklamado de Play-Doh ĉe influaj porinfanaj televidprogramoj en 1957 pliigis la vendadon de la produkto.[1] Ekde ties lanĉo al la ludilmerkato en la mezo de la 1950-aj jaroj, Play-Doh generis konsiderindan kvanton de komplementa vararo tiaj kiaj la The Fun Factory (amuzfabriko).[3] En 2003, la usona Toy Industry Association (ludilindustria asocio) listigis Play-Doh en sia "Century of Toys List" (listo de ludiloj de la jarcento).