Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Pordisto

Pordisto de hotelo.
Armeitaj kaj uniformaj pordegistoj ĉe la Vatikano.

Pordisto estas la persono kiu en hotelo, palaco, kastelo, muzeo, oficiala oficejo, loĝejaro aŭ similaj konstruaĵoj plenumas difinitajn servojn ĉe la enirejo de tiuj.

Inter la funkcioj kaj devoj de pordistoj estas la jenaj: porti valizojn ĝis la lifto, alvoki taksion por la uzantoj aŭ helpi maljunulojn aŭ malkapablulojn ĉe eniro aŭ eliro de aŭto. La pordisto kolektas foje la poŝton, avertas la uzantojn pri la alveno de aŭtoj, vizitantoj aŭ pakaĵoj. Foje kiel ĝentilaĵo, li malfermas la pordon de la konstruaĵo je la eniro aŭ eliro de personoj.

La pordisto ankaŭ povas plenumi servojn de sekureco de la konstruaĵoj evitante la eniron de personoj ĉu nerajtigitaj aŭ nedezirataj kaj foje eĉ pelante supozatajn konfliktigajn personojn.

En modernaj tempoj pordegistoj foje faras la laboron de korpogardisto, sed anstataŭ gardi apartan homon ili gardas retejon aŭ kongreson. Pordogardistoj en kluboj ordigas la vicon de vizitontoj de kluboj kaj decidas kiu eniros kaj kiu ne, estas foje nomataj elektistoj.


Previous Page Next Page






بواب Arabic Porter (professió) Catalan Portier Danish Portier German Doorman (profession) English Portero (empleo) Spanish Uksehoidja ET שומר סף HE Pramupintu ID Portiere (professione) Italian

Responsive image

Responsive image