Postulo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas
- nepra kaj severa peto de io: ekzemple vidu la frazon "liaj postuloj estas netolereblaj",
- peto pri io, kion oni bezonas: pri ekzemplaj uzoj vidu la citaĵojn 1 ĝis 3 aŭ la ekonomian leĝon pri proponado kaj postulado aŭ alivorte pri mendado kaj ofertado, aŭ
- tio, kion necesigas la ekzisto aŭ prospero de io: pri ekzemplaj uzoj vidu la citaĵojn 4 ĝis 5 aŭ la parolturnon "laŭ la postulo de la cirkonstancoj".
Aparte en ekonomiko temas pri mono, kiun la postulanta entrepreno ankoraŭ ne ricevis sed ankoraŭ devus ricevi (kutime pro jam liverita varo aŭ servo).