Potavatomoj | |
---|---|
etno • indianoj | |
Nord-Amerikaj indianoj | |
Unuaj nacioj | |
Suma populacio | |
43 000 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
Potawatomi • angla lingvo | |
Religio | |
protestantismo • katolikismo • animismo | |
La Potavatomoj (ankaŭ Potawatomi, Pottawatomie aŭ Pottawatomi) estas indiana popolo de Kanado el la regiono de la alta Misisipo.
Ili parolas la potavataman lingvon, kiu estas branĉo de la algonkina lingvaro. La potavatomoj nomas sin mem Bodéwadmi, kies signifo estas "tiuj, kiuj gardas la fajron".
La potavatomoj partoprenis la aliancon de la Oĝibvoj kaj Otavoj, nomitan Koncilio de la tri fajroj. Tie la potavatomoj estis konsiderataj la plej junaj fratoj.