Princeps (plurale: principes) estas latinlingva esprimo kiu signifas "unua laŭ vico aŭ ordo; la unua, estro,[1] ĉefo, plej elstara, distinga, aŭ nobela; la unua homo, unua persono."[2] Kiel titolo, "princeps" originiĝis en la Roma Respubliko kie la ĉefa membro de la Senato estis nomumita princeps senatus (unua en la senato).[3] Ĝi estas unuarange asocia kun la Romiaj imperiestroj kiel neoficiala titolo unuafoje adoptita de Aŭgusto en la jaro 23 a.n.e. Ties uzo en tiu kunteksto pluis ĝis la regado de Diokleciano fine de la tria jarcento. Li preferis la titolon dominus, signife "senjoro" aŭ "mastro". Kiel rezulto, la Romia Imperio el Aŭgusto al Diokleciano uzis la terminon "princlando" (principatus) kaj el Diokleciano antaŭen "dominlando" (dominatus). La mezepoka titolo "princo" estas derivata el princeps.[4]