Protalio

Protalio (de latina pro „por“ kaj greka θαλλός thallos „tigo“) estas termino en botaniko por haploidia gametofito de la filikoj. La protalio kreskas el sporo kiun produktas la sporofito de filikoj. Ĝi restas relative mallongtempa kaj iĝas nur unu ĝis du centimetrojn alta. Pro tiu eteco nefakulo apenaŭ rimarkas protalion ĉar ĝia aspekto similas ofte al la simpla talusaj hepatikoj.

Aspekto kaj vivmaniero de protalio varias de specio al specio: kelkaj estas verdaj kaj faras fotosintezon, aliaj vivas subgrunde kaj vivtenas sin saprofite, do de mortita organika materialo.


Protalio

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne