Quiksilver | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
negoco • butikĉeno • subtegmenta vendejo • entrepreno • publika kompanio vd | ||
Dum | 1969 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | korporacio en Delavario | |
Sidejo | Huntington Beach | |
Lando | Usono | |
Dungitoj | 7 500 (stato: 2021) | |
Agokampo | vesto • sporta vestaĵo • bankostumo • piedvesto • akcesoraĵo | |
Posedata de | Authentic Brands Group vd | |
filiaj kompanioj | Roxy • Billabong (firmao) • DC Shoes vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Quiksilver estas marko kaj firmao, kiu estas unu el la plej grandaj produktantoj de surfada ekipaĵo kaj aventursportomodo en la mondo. La firmao estis fondita en 1970 en Bells Beach, Viktorio, Aŭstralio kaj nuntempe troviĝas en Huntington Beach, Kalifornio, Usono [1].
La nomo de la firmao estas korupto de la literumo de la vorto Quicksilver, kio estas arkaika nomo en la angla por hidrargo [2]. La emblemo de la firmao estis inspirita de la lignoĉiza ksilografio mondfama de la japana artisto Hokusaj, Sub Granda Ondo apud Kanagava [3], konsistanta el ondego antaŭ monto ĉe ruĝa fono.
En 2015 la nomo de la firmao kiu posedas la Quiksilver- markon estis ŝanĝita al "Boardriders" [4]. En 2018, Boardrides akiris la konkurantan surfadmarkon, Billabong [5]. En aprilo 2023, Authentic Brands Group faris obligacian proponon akiri Boardriders, Inc. Por USD$1.25 miliardo [6].
Quiksilver funkciigas ĉirkaŭ 150 butikojn en gravaj centroj de surfado kaj en grandurboj tra la mondo [7] sed ĝiaj produktoj ankaŭ estas venditaj en aliaj vendejoj. Aldone, la firmao funkciigas plurajn apartajn butikojn kiuj eksluzive vendas produktojn de la marko Roxy.
Quiksilver sponsoras ĉirkaŭ 500 amatorajn kaj profesiajn surfantojn, neĝtabulantojn, skiantojn kaj rultabulistojn. Inter ili estas la surfisto Kelly Slater kaj la rultabulisto Tony Hawk. Krome, la kompanio havas rajtojn pri la surfaj turniroj "Quiksilver Pro " en Francio kaj Gold Coast en Aŭstralio.