Ratlinioj estis sistemoj de eskapaj vojoj por nazioj kaj aliaj faŝistoj fuĝante de Eŭropo ĉe la fino de la Dua Mondmilito. Tiuj eskapaj vojoj plejparte gvidis direkte al rifuĝejoj en Sudameriko, precipe Argentino, Paragvajo, Brazilo kaj Ĉilio. Aliaj celoj estis Usono, eble ankaŭ Kanado kaj Mezoriento.
Ekzistis du precipaj itineroj: la unua iris de Germanio ĝis Hispanio kaj plue al Argentino; la dua de Germanio ĝis Romo, plue al Ĝenovo, tiam al Sudameriko; la du itineroj „evoluis sendepende“ sed fine kuniĝis kunlaborante.
Ratlinioj famiĝis per la suspensfilmo „La Odeso-Dosiero“ (laŭ la samtitola romano de Frederick Forsyth), kiu priskribis tiun apartan ratlinion prizorgita de ODESO (ODESSA - akronimo laŭ la germana „Organisation der ehemaligen SS-Angehörigen“; organizo de iamaj SS-anoj), reto organizita fare de Otto Skorzeny.